La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
Volumo 2.
2020-07-26
Roux C. k kunlab., 2020.– Catalogue des lichens et champignons lichénicoles de France métropolitaine. 3e édition revue et augmentée (2020). Eldonis Association française de lichénologie (AFL), Fontainebleau, 1769 p-oj).
Aperdato : 2020/07/31
Volumo 1
Enkonduko kun i.a. Mallonga historio de la likenologio, precipe flaŭrista, en metropola Francio ; Terminaro kun difinoj de la uzitaj fakaj terminoj; Katalogo de 5244 taksonoj (genraj : 627) ; infragenraj 4617 (el kiuj 3864 ĝuste menciitaj en Francio, ampleksantaj 3356 speciojn)), kun indiko por ĉiu taksono : nomo kaj aŭtornomo, sistematika loko kaj biologio, precipaj sinonimoj kaj inkluditoj, ĝenerala disvastiĝo en Francio, ofteco, patrimonieco, minacoj (ruĝa listo), numeroj de departementoj, ekologio, bibliografiaj referencoj, sistematikaj aŭ flaŭristikaj rimarkoj ; Konkludo kun i.a. diversaj statistikoj (i.a. pri la nombro de infragenraj taksonoj en ĉiu departemento) kaj precizigoj pli la pliiĝo de la nombro de infragenraj taksonoj en Francio ekde 1970 ; Taksonomia aldonaĵo kun priskribo de 5 novaj specioj, propono de 8 novaj kombinaĵoj, de novtipigo kaj de lektotipigo.
Volumo 2
3800 disvastiĝ-mapoj de la infragenraj taksonoj ĝuste menciitaj en Francio.
26,53 MB elŝuti la dokumenton