publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Taxonomy and nomenclature of a much misunderstood Mediterranean lichen, Caloplaca subochracea auct. (Lichenized Ascomycota, Teloschistaceae).

Borziana, 4 : 33-49.

Arup U., Bertrand M., Navarro-Rosinés P., Nimis P. L., Roux C. et Søchting U. (2023)

angla.

2023-11-09

Klarigo de la taksonomio kaj nomenclaturo de karakteriza likeno petroloĝa kalkeja, pasintece nomata Caloplaca subochracea auct., disvastiĝinta en la litoralaj kaj proksimlitoralaj partoj de la Mediteranea Regiono. Kvankam facile rekonebla, ĉi tiu likeno estis ofte miskomprenata kaj ĝia nomenklatura historio estas tre komplika. La studo de la tipmaterialo de Callopisma marmoratum Bagl., priskribita en 1879 per specimenoj el Sardaigne, evidentigis, ke ĝi identas al Caloplaca subochracea auct. kaj estas ege diferenca disde la likeno nun nomata Xanthocarpia marmorata (Bagl.) Frödén, Arup k Søchting. La rezultoj de la molekulara analizo (D.N.A.) evidentigis, ke Caloplaca subochracea auct. apartenas al la genro Gyalolechia kaj ke du specioj tre interafinaj rekoneblas en ĝi ; ĉi tiuj estis iam traktitaj kiel varioj kun taloj malsimile koloraj kaj estas ĉi-laboraĵe rekombinitaj kiel Gyalolechia marmorata (Bagl.) Nimis k Arup kaj G. luteococcinea (Clauzade k Cl. Roux) Cl. Roux, M. Bertrand k Arup. Fine, ni enkondukas la nomon Xanthocarpia fulva (Harm.) Nav.-Ros. k Cl. Roux por anstataŭigi Xanthocarpia marmorata-n.
Ŝlosilvortoj : biodiverseco, Gyalolechia, PĈR (polimeraza ĉena reakcio), Xanthocarpia.

409 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton