La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2023-11-09
Priskribo de nova specio de likenloĝa fungo nelikeniĝinta, Zwackhiomyces lecaniae D. Gonnet, O. Gonnet et Cl. Roux, parazita al la talo kaj apotecioj de Lecania olivacella (rimarko pri ĉi lasta). Komparo de la nova specio kun la aliaj konataj Zwackhiomyces. Korektendo koncerne la reakciojn kun J de la Zwackhiomyces indikitajn far Poumarat k al. (2022). Determinilo de la specioj de Zwackhiomyces.
1,72 MB elŝuti la dokumenton