La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2023-11-09
Priskribo de nova specio de Lichenostigma parazita al Umbilicaria crustulosa kaj U. cylindrica, kiujn ĝi ne notinde difektas : L. epiumbilicariae P. Pinault et Cl. Roux sp. nov. Ĝi estas karakterizata pro supraĵaj hifkordonoj konsistantaj el unu aŭ du (malofte tri) ĉeltavoloj, malglat–supraĵaj, multaj kaj bone kreskintaj, radi–aranĝaj, pro askujoj ŝpinilformaj aŭ subglobaj, bone distingeblaj disde la kordonoj, pro sporoj unue senkoloraj, poste fruevolue malhele brunaj, de (9)10–11,2–13(13,5) × (5)6–6,7–7,5(8,5) μm, unuseptaj, senhaloaj, glatsupraĵaj kaj pro malesto de makrokonidioj. Komparo kun la aliaj specioj de la genro.
1,48 MB elŝuti la dokumenton