La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2007-03-01
Ĉiuj specioj de la likengenro Strigula en Eŭropo kaj Makaronezio estas priskribitaj kaj iliaj disvastiĝo kaj ekologio komentitaj. 23 specioj estas akceptitaj, el kiuj 6 novaj: Strigula angustata Cl. Roux et Sérus., S. brevis Bricaud et Cl. Roux, S. cavicola Cl. Roux et
Bricaud, S. endolithea Cl. Roux et Bricaud, S. fossulicoloides Sérus. kaj S. thelopsidoides Coppins, Cl. Roux et Sérus. Strigula buxi Chodat ja diferencas de S. smaragdula Fr. : Fr. pantropika
kaj malesta en la studita regiono. Strigula alpestris (Vězda) Hafellner sinonimas al S. stigmatella (A. Massal.) R. C. Harris, S. lateralis Aptroot et van den Boom al S. tagananae (Harm.) R. C. Harris, kaj S. mediterranea Etayo al S. ziziphi (A. Massal.) Cl. Roux et Sérus.
comb. nov. Determiniloj (en la franca, angla kaj esperanto) por la specimenoj kun askujoj kaj por la specimenoj sen askujoj sed kun makropiknidoj.