La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2007-03-01
Likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de la Nacia Naturparko de Cevenoj (Francio). 1 – La monto Lozero.
Post ĝenerala enkonduko kaj priskribo de la studmetodoj de la likenoj de la Nacia Naturparko de Cevenoj, la aŭtoroj prezentas la unuan parton de sia studo pri la likenaj flaŭro k vegetaĵaro de la monto Lozère (Nacia Naturparko de Cevenoj, SE Centra Montaro, Francio), farita en 2002–2003, kiu ebligis listigi 374 taksonojn, el kiuj 339 likenoj, 32 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj kaj 4 nelikeniĝintaj fungoj ne likenloĝaj kutime traktataj de la likenologoj (du aliaj specioj de ŝelloĝaj mikrofungoj estas menciitaj). Unuafoja mencio de 11 taksonoj en Francio (5 likenoj kaj 6 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj) : Belonia incarnata, Biatora efflorescens, Chaenotheca laevigata, Lecanora cenisia var. soredians, Tephromela pertusarioides, Cercidospora verrucosaria, Chaenothecopsis debilis, Chaenothecopsis viridialba, Everniicola flexispora, Guignardia fimbriatae, Phacopsis huuskonenii ; de 4 specioj de nelikeniĝintaj fungoj ne likenloĝaj en kontinenta Francio : Endococcus macrosporus, Phaeosporobolus alpinus, Pronectria leptaleae, Sphaerellothecium contextum ; de 6 specioj (3 likenoj kaj 3 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj) en Suda Francio : Rimularia gyrizans, Schaereria fuscocinerea f. sorediata, Sclerophora peronella, Buellia pulverulenta, Chaenothecopsis pusilla, Endococcus perpusillus ; de 20 taksonoj (9 likenoj kaj 11 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj) en Cevenoj. Mallonga komento pri 33 likenkunaĵoj petro–, grundo–, musko–, ŝel– kaj ligno–loĝaj. Longa trakto pri la vegetaĵ–etaĝoj evidentigas la grandan utilon de la uzo de la likenoj en ilia difino. Novaj kombinaĵoj : Aspicilia verrucosa subsp. mutabilis (Ach.) Cl. Roux n. c., Schaereria fuscocinerea f. sorediata (Houmeau et Cl. Roux) Houmeau et Cl. Roux n.c.
735 KB elŝuti la dokumenton