La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2021-10-23
Priskribo de la nova specio Echinothecium rhizoplacae P. Pinault et Cl. Roux sp. nov., karakterizata pro parazitismo al specioj de Rhizoplaca kaj de Lecanora gr. polytropa, ĉe kiuj ĝi ne estigas notindan difekton ; pro hifkordonoj supraĵaj, pli – malpli rete branĉaj – anastomozaj, konsistantaj el nur unu tavolo de ĉeloj ; pro askoj de larĝe klaboformaj ĝis subglobaj, de (18)20 – 23,0 – 25(26) × (13)15 – 17,5 – 22(23) µm ; kaj pro sporoj daŭre senkoloraj sed finevolue helete brunaj, de (10)10,5 – 11,7 – 12,5(13,5) × (4,5)5 – 5,5 – 6(6,5) µm, unuseptaj. Konfirmo de la valoro de la genro Echinothecium pro hamatecio (konsistanta el perifizoj kaj mallongaj pseŭdoparafizoj) diferenca de tiu de la Sphaerellothecium.
1,38 MB elŝuti la dokumenton