La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2021-10-23
Priskribo de du novaj specioj de Lichenostigma parazitaj al Aspicilia, ĉe kiuj ili ne estigas notindan difekton : L. cupreogriseae P. Pinault et Cl. Roux sp. nov., sur Aspicilia cupreogrisea, karakterizata pro supraĵaj hifkordonoj multaj kaj bone kreskintaj, portantaj askujojn globajn aŭ ŝpinilformajn, bone distingeblajn de la kordonoj ; pro sporoj fruevolue malhele brunaj, de (9,5)11,5 – 13,9 – 16,5(20) × (5,5)7 – 8,9 – 10,5(13) µm, unue 1 – 3 – septaj, finevolue submurecaj ; kaj pro makrokonidioj distingeble longformaj (20 – 53 × 7 – 16 µm). L. spermatomanis P. Pinault et Cl. Roux sp. nov., sur Aspicilia spermatomanes, karakterizata pro supraĵaj hifkordonoj relative malmultaj sed bone kreskintaj, malbrilaj, malglat – supraĵaj, pro askujoj rondaj aŭ longformaj, ofte ne tre distingeblaj de la kordonoj, portataj parte de ĉi tiuj kaj parte de la talo de la loĝato, pro sporoj fruevolue malhele brunaj, de (12,5)14 – 15,8 – 19,5(22,5) × (7)8 – 9,4 – 11(14) µm, kaj pro la malesto de makrokonidioj. Ĝeneralaj rimarkoj pri la Lichenostigma, komparo inter la du novaj specioj kaj distingo inter ĉi tiuj kaj la aliaj specioj de la genro.
1,46 MB elŝuti la dokumenton