La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2024-10-11
Limdifino de la genro Squamarina. Ilustrita detala priskribo de ses novaj specioj de Squamarina el la grupo de Squamarina cartilaginea : kvar petroloĝa–kalkejaj (Squamarina calesensis Cl. Roux et Poumarat, S. clauzadei Cl. Roux et Poumarat sp. nov. (sin. S. oleosa sensu auct. non (Zahlbr.) Poelt), S. confusa Cl. Roux et Poumarat sp. nov. kaj S. paradoxa Cl. Roux et Poumarat sp. nov.), unu petroloĝa–nekalkeja (S. brunneola Poumarat et Cl. Roux sp. nov.) kaj unu grundoloĝa – kalkeja (S. terricola Cl. Roux et Poumarat sp. nov.). Nova specio provizora el Alĝerio estas menciita en alpendaĵo. Propono de du novaj kombinaĵoj, S. dufourii (Fr) Cl. Roux et Poumarat comb. nov. kaj S. pseudocrassa (Mattick) Cl. Roux et Poumarat comb. nov. (ĉi – lasta en la alpendaĵo), por ĉiu el kiuj novtipo estas elektita. Komparo de ĉiuj tiuj specioj kun S. cartilaginea, pri kiu ankaŭ detala kaj ilustrita priskribo estas donita. Propono de tri novaj varioj (S. clauzadei var. microspora Cl. Roux et Poumarat var. nov., S. confusa var. latispora Cl. Roux et Poumarat var. nov. kaj S. confusa var. parvispora Cl. Roux et Poumarat var. nov.). S. oleosa, tre diferenca de S. clauzadei, ne ekzistas en Francio. Determinilo de la Squamarina el Francio (en esperanto kaj en la franca).
25,71 MB elŝuti la dokumenton