publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Caloplaca cirrochroa specio ofta sed nur supraĵe konata. Priskribo de la apoteciohavaj taloj.

Bull. Soc. linn. Provence, 45, Hommage scientifique à G. Clauzade : 327-342.

Navarro-Rosinés P. et Roux C. (1994)

Esperanto.

2008-12-21

Caloplaca cirrochroa (Ach.) Th. Fr, ofta specio bone rekonebla, estis ĝis nun nesufiĉe priskribita: la aŭtoroj menciis nur la senfruktajn talojn rozetoformajn kaj soralohavajn sed ne priskribis la internan parton de la plenkreskaj taloj, konsistantan el verukoj apoteciohavaj nek menciis, ke parto de la sporoj, karakterizaj de tiu specio, estas 3-lokulaj aŭ strange misformaj. Ni detale priskribas Caloplaca cirrochroa insistante pri la morfologio de la fruktohava talo, pri la strukturo de la apotecioj kaj pri la morfologio kaj strukturo de la sporoj. En Mediteranea regiono la fruktohavaj specimenoj de C. cirrochroa karakterizas la subasocion kun Lecanora reuteri de Caloplacetum gyalolechioides.
C. proteus Poelt bone diferencas de C. cirrochroa i. a. pro loboj pli malgrandaj, soraloj oranĝe ruĝaj, samkoloraj al la talo, parafizoj senbranĉaj aŭ tre malofte furkaj, senanastomozaj, ĉesupre ŝvelaj, kaj sporoj ĉiuj tipe polusoĉelaj, neniam 3-lokulaj, malpli longaj.

1,37 MB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton