La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
Jaro de la revuo : 1987.
2008-03-19
Priskribo de Verrucaria hladuniana Nav.–Ros. et Roux sp. nov., nova likenspecio kalkeja, ĉemara, ĝis nun konata nur en Katalunio (NE–Hispanio), apud Tarragona, ĉe kabo Salou, kie ĝi abundas kaj parazitas talojn de Caloplaca marina (Wedd.) Zahlbr., kiuj kreskas sur surfacoj el kalkopetroj tre koheraj kaj kompaktaj en la marŝpruceja zono, en la kunaĵo de Lecanora congesta Clauz. et Roux. Tiu nova specio, tre afina al V. granulosaria Clauz. et Zehetl., diferencas de tiu ĉi pro areoloj ebensupraĵaj, pli malgrandaj (0,2–0,6 mm), malpli dikaj (0,1–0,2 mm), ariĝintaj en areolan talon ne disan, sporoj iom malpli longaj (12–16 µm) k paraziteco al Caloplaca marina.
284 KB elŝuti la dokumenton