La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2009-11-04
Polyblastia deminuta ne estas likeno, sed nelikeniĝinta fungo nelikenloĝa, kreskanta en likenoj kun enpetra talo, malbone stataj, mortantaj aŭ eĉ mortintaj (diversaj Verrucariacea kaj eble aliaj nedeterminataj likenoj kun talo enpetra). Ĝi apartenas al la genro Merismatium (Verrucariales, Verrucariaceae), kio necesigas la novan kombinaĵon Merismatium deminutum. Iuj altmontaj specimenoj (supra subalpa kaj alpa etaĝoj) sufiĉe diferencas de la tipo (supramediteranea kaj precipe monta etaĝoj), por pravigi la priskribon de la nova subspecio Merismatium deminutum subsp. longisporum.
1,24 MB elŝuti la dokumenton