La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2007-03-01
Likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de la Nacia Naturparko de Cevenoj (Francio). 3 – La malaltaj Cevenoj.
Studo pri la likenaj flaŭro kaj vegetaĵaro de la nekalkaj malaltaj Cevenoj (nacia naturparko de Cevenoj), farita inter 2001 kaj 2006, ebligis inventarii 365 taksonojn, el kiuj 340 likenoj, 23 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj kaj 2 nelikeniĝintaj fungoj ne likenloĝaj kutime traktataj fare de la likenologoj. Unuafoja mencio de 7 taksonoj (3 likenoj, Biatorella conspurcans, Leptogium laceroides kaj Parmelia angustiphylla, kaj 4 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj, Cecidonia xenophana, Endococcus exerrans, Muellerella pygmaea var. ventosicola kaj Polycoccum bryonthae) en Francio, de 1 taksono (Hypocenomyce anthracophila) en kontinenta Francio, de 3 taksonoj (1 likeno, Polyblastia cruenta, kaj 2 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj, Abrothallus caerulescens kaj Xanthoriicola physciae) en S Francio kaj de 86 taksonoj (82 likenoj kaj 4 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj) en Cevenoj vs.
Mallongaj flaŭra kaj ekologia analizoj de 36 likenkunaĵoj petroloĝaj–nekalkejaj, grundoloĝaj, muskoloĝaj, ŝelloĝaj k lignoloĝaj.
Novaj kombinaĵoj : Caloplaca inconnexa subsp. nesodes (Poelt et Nimis) Cl. Roux n.c., Rinodina aspersa var. atrocinerea (Hook) Cl. Roux n.c.
672 KB elŝuti la dokumenton