publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Lichens et champignons lichénicoles du parc national des Cévennes (France). 5 – Vue d’ensemble et conclusion.

Bull. Soc. linn. Provence, 59 : 243-279.

Roux C., Coste C., Bricaud O., Bauvet C. et Masson D. (2008)

franca.

2008-12-19

Resumo : Likenoj kaj likenloĝaj fungoj de la nacia naturparko de la Cevenoj (Francio). 5 – Sinteza studo kaj konkludo. Sinteza studo pri la likenaj (v.s.) flaŭro kaj vegetaĵaro de la nacia naturparko de la Cevenoj, precipe bazita sur la kvar antaŭaj publikaĵoj de la sama serio. Tabelo de 1091 taksonoj (el kiuj 993 likenoj, 88 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj kaj 10 ne likeniĝintaj nek likenloĝaj fungoj kutime studataj de la likenologoj) kaj de ilia ĉeesto en la diversaj sektoroj de la nacia naturparko. Se oni kalkulas kun la mankoj de la nuna studo, la totala nombro de la taksonoj en la nacia parko takseblas je 1200, el kiuj 1050–1100 likenoj. Tabelo de 109 likenkunaĵoj kaj de ilia ĉeesto en la sektoroj de la nacia parko. Rimarkoj pri la konserva mastrumado de la likena (v.s.). diverseco : agropaŝtadaj praktikoj (malbonega rolo de la brulegoj), forstaj praktikoj (propono defensi arbarajn parcelojn) kaj rearbigoj (la koniferoj, escepto de abio, estas tre malfavoraj al la likenoj). Konkludo pri la graveco de la likenoj en la rokaj kaj arbaraj medioj kaj pri la neceso konsideri ilin en la mastrumado de la naturaj medioj. Taksonomia aldonaĵo enhavanta 5 novajn kombinaĵojn [Caloplaca oasis subsp. rohlenae (Servít) Cl. Roux comb. nov., Lecidea lapicida var. lithophiloides (Müll. Arg.) Cl. Roux comb. nov., Pertusaria flavicans subsp. coudercii (Harm.) Cl. Roux subsp. nov., Rinodina aspersa subsp. atrocinerea (Hook) Cl. Roux comb. nov., Rinodina luridata subsp. immersa (H. Mayrhofer et Cl. Roux) Cl. Roux comb. nov.] kaj rimarkojn pri 5 specioj de Aspicilia, el kiuj A. substerilis Sipman estas unuafoje menciita en Francio

519 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton