La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2011-05-21
Flaŭro kaj vegetaĵaro de la likenoj kaj likenloĝaj fungoj de kvar natur–rezervejoj de Pyrénées–Orientales (Francio). Detala studo de la likenaj (vs) flaŭro kaj vegetaĵaro de kvar natur–rezervejoj de la departemento Pyrénées–Orientales : Prats–de–Mollo–la–Preste, Nyer, Jujols kaj Nohèdes.
Inventaro de 1137 taksonoj (996 likenoj, 135 nelikeniĝintaj fungoj ne likenloĝaj kaj 6 fungoj nek likenloĝaj nek likeniĝintaj kutime studataj de la likenologoj), kies ĉeesto estas precizigita por ĉiu rezervejo kaj ĉiu studloko. Kvin novaj specioj, Aspicilia calcitrapa Cl. Roux et A. Nordin, A. prestensis Cl. Roux et A. Nordin, Lecanora nohedensis Cl. Roux et M. Barbero, Placocarpus melanophthalmosus Gueidan et Cl. Roux kaj Placoyrenium breussii Gueidan et Cl. Roux estas priskribitaj aliloke (Roux et Barbero, 2011 ; Roux et Gueidan, 2011 ; Roux et al., 2011), 39 (el kiuj 17 likenoj), ne determinitaj, ne kuŝas en la kutimaj determinlibroj kaj katalogoj kaj respondas al taksonoj ĉu ne priskribitaj ĉu ankoraŭ ne menciitaj en Francio kaj malbone konataj en Eŭropo. Unuafoja mencio de 2 taksonoj (el kiuj 1 likeno) en Eŭropo ; de 45 taksonoj (el kiuj 31 likenoj) en Francio ; de 2 nelikeniĝintaj fungoj nelikenloĝaj en kontinenta Francio ; de 91 taksonoj (el kiuj 75 likenoj) en la aro Languedoc–Roussillon kaj Pireneaj departementoj ; de 32 taksonoj (el kiuj 31 likenoj) en la regiono Languedoc–Roussillon ; de 135 taksonoj (el kiuj 105 likenoj) en la Pireneaj departementoj ; de 220 taksonoj (el kiuj 214 likenoj) en la departemento Pyrénées–Orientales. La likenflaŭro (vs) de Pyrénées–Orientales, kiun ĉi tiu studo pliigas per 525 taksonoj (el kiuj 458 likenoj), ampleksas 1433 taksonojn (el kiuj 1265 likenoj).
Listo de 105 patrimoniaj likenspecioj kun precizigo de iliaj disvatiĝo kaj ekologio, el kiuj 31 mond– aŭ Eŭrop–skale interesaj, 74 naciskale interesaj.
Konciza analizo kaj tabelo de 83 likenkunaĵoj kaj de ties ĉeesto en ĉiu rezervo. 10 likenkunaĵoj estas patrimoniaj (5 mond– aŭ Eŭrop–skale interesaj, 5 naciskale interesaj).
Rimarkoj pri la konserva mastrumado de la likena (vs) diverseco : detrua rolo de la bruligoj, propono integre protekti arbarajn parcelojn, efikoj de la rearbigoj (la koniferoj, escepte de abio, tre malfavoras al la likenoj). Graveco de la likenoj en la rokaj kaj arbaraj medioj, kaj neceso kalkuli kun la kriptogamoj en la konserva mastrumado de la naturaj medioj.
Taksonomia aldonaĵo enhavanta proponon de 5 novaj kombinaĵoj, Hydropunctaria amphibia (Clemente) Cl. Roux comb. nov., Lecanora alpigena (Ach.) Cl. Roux comb. nov., Miriquidica subplumbea (Anzi) Cl. Roux comb. nov., Pronectria oligospora subsp. octospora (Etayo) Cl. Roux comb. nov., Rinodina bischoffii subsp. castanomelodes (H. Mayrhofer et Poelt) Cl. Roux comb. nov., kaj rimarkojn pri Lecanora agardhiana subsp. sapaudica kaj pri Lecanora polytropa vs.