La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2021-10-23
Priskribo de la nova specio Stictis maggiana Cl. Roux et Ertz sp. nov., karakterizata pro talo surŝela kun Trentepohlia, pro apotecioj urceolaj, 0,2 – 1,1 mm diametraj, kun flanka eksciplo senkolora, konsistanta el tri tavoloj, la meza plena je dikaj kristaloj el kalcia oksalato kaj la plej interna el mallongaj pseŭdoparafizoj branĉaj, pro epitecio sufiĉe bone diferenciĝinta, pro askoj cilindraj de 180 – 320 × 7 –12 µm kaj pro sporoj senkoloraj, tre longaj, enaske maturstadie spiralaj, eksteraske iĝantaj S – formaj kaj facile rompiĝantaj, integrastate ĉ. 112 – 155 × 1,5 – 2,5 µm kaj 24 – 38 –septaj. Komparo kun la afinaj aŭ analogaj specioj. Rimarkoj pri la ontogenio.
1,81 MB elŝuti la dokumenton