La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2024-10-11
Konidigenzo de Briancoppinsia cytospora, lokenloĝa piknidi–fungo nelikenloĝa (Ascomycota, Arthoniales, Arthoniaceae).— Detala priskribo de la konidigenezo de specimeno de Briancoppinsia cytospora parazita al Evernia prunastri sur kiu ĝi ne estigas gajlojn. Kontraŭe al tio, kion oni allasis ĝis nun, la konidigenezo de Briancoppinsia estas holoblasta kun proliferado. Ĉi tiu observo estis konfirmata ĉe du aliaj specimenoj de Briancoppinsia (unu parazita al Evernia prunastri, la alia al Flavoparmelia caperata). La genroj Epicladonia kaj Briancoppinsia do ne diferencas pro sia konidigenezo sed pro piknidiparieto kaj formo de la konididona ĉelo, kiu estas kalkaneforma ĉe Briancoppinsia.