La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2009-08-16
La studo de la grundoloĝaj likenoj de tri lokoj de la kalkaj sudaj Franciaj Alpoj (departementoj de Alpes–de–Haute–Provence kaj Hautes–Alpes) evidentigas tri precipajn kunaĵojn: de arbaroj (kun grandaj Peltigera, aŭ P. canina aŭ P. praetextata), de herbejoj pli–malpli frue senneĝaj (kunaĵo de Cladonia chlorophaea kaj C. symphicarpa) kaj de kresklokoj longtempe subneĝaj, i.a. neĝvaletoj (kunaĵoj de Lepraria cacuminum kaj Solorina bispora). La daŭro de subneĝiĝo estas ĉefa faktoro de la disvastiĝo de tiuj du lastaj kunaĵoj, kio ebligas uzi ilin kiel indikantojn de la supra arbarlimo. La indikoj de tiuj kunaĵoj, parte bazitaj sur pedoantrakologiaj analizoj, ebligas hipotezi, kun sufiĉa verŝajneco, ke la potenciala supra limo de la arbaroj kaj tiu de la arboj disaj aŭ en grupetoj estas notinde pli altaj ol la nunaj (respektive 2500–2600 m kaj pli ol 2900 m, kontraŭ 2100–2200 kaj 2400 m), precipe sur la sudaj flankoj tre sunaj.
317 KB elŝuti la dokumenton