publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Using a multigene phylogenetic analysis to assess generic delineation and character evolution in Verrucariaceae (Verrucariales, Ascomycota).

Mycological Research, 111 : 1145-1168.

Gueidan C., Roux C. et Lutzoni F. (2007)

angla.

2009-08-15

Verrucariaceae (verukariacoj) estas familio de likeniĝantaj askomicetoj precipe krustecaj, kreskantaj en tre diversaj habitatoj, de la nesal- aŭ sal-akvoj ĝis la dezertoj. La kladogenezaj rilatoj en la membroj de la verukariacoj estas grandparte nekonataj kaj la ĝisnuna klasifiko, bazita sur morfologio, neniam estis komparata kun la molekularaj donitaĵoj. Kladogenezo, bazita sur la studo de pluraj genoj (nuLSU, nuSSU and RPB1) ĉe 83 taksonoj reprezentantaj la ĉefajn genrojn de la familio, liveras la necesan kadron por evaluo de la ĝisnuna, morfologia, klasifiko. Kvar signifikaj kladoj estis evidentigitaj, el kiuj unu enhavas sep signifikajn subgrupojn. La plej multaj tradiciaj genroj, ne estas unukladaj. Kelkaj taksonomiaj ŝanĝoj estas proponitaj por akordigi la tradician klasifikon kun la kladogeneza (Endocarpon diffractellum comb. nov., Heteroplacidium fusculum comb. nov. kaj Bagliettoa marmorea comb. nov.). La rekonstruoj de la prastato montras, ke la komuna prataksono de la verukariacoj verŝajne havis krustecan talon kun supra kortiko ne tre diferenciĝinta, askosporojn senseptajn kaj himenion senalgan. Ĉi tiu studo evidentigas, ke la uzo de simpleziomorfaj karakteroj por difini la genron Verrucaria, la tipon de la familio Verrucariaceae kaj la plej grandan genron de tiu ĉi, kaj la plurkladeco de la genroj Polyblastia, Staurothele kaj Thelidium, klarigas la plej multajn neakordojn inter la tradicia klasifiko, bazita sur morfologiaj similecoj, kaj la kladogeneza klasifiko, bazita sur la unukladeco de la taksonoj.

4,64 MB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton