publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Deux espèces nouvelles de lichens méditerranéens : Lecanora poeltiana Clauzade et Roux sp. nov., Verrucaria poeltiana Clauzade et Roux sp. nov.

In : Hertel H. et Oberwinckler F., Festschrift J. Poelt. Beiheft Nova Hedwigia, 79 : 187-201.

Clauzade G. et Roux C. (1984)

franca.

2010-03-14

Priskribo de du novaj likenspecioj, Lecanora poeltiana Clauz. et Roux sp. nov. kaj Verrucaria poeltiana Clauz. et Roux sp. nov. Ĝis nun ni nomis la unuan, observitan de ni sur la kalkpetra marbordo de Provenco kaj Katalunio, Lecanora lactea (Massal.) Leight. Sed la studo de la holotipo de ĉi tiu likeno evidentigis, ke ĝi fakte estas iu Lecania tre diferenca de la provenca likeno. Koncerne la duan, ĝis nun taksita de Ozenda kaj Clauzade (1970) kiel Dermatocarpon helveticum (B. de Lesd.) Frey, ĝi diferencas de tiu ĉi pro talo J-, areoloj senprujnumaj kun kortiko senkolora au preskaŭ, peritecia bazo pli fruevolue bruniĝanta, sporoj iom pli malgrandaj (10-17 x 6-9(11) µm) kaj paraziteco al Caloplaca aurantia (Pers.) Hellb.

701 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton