Warning: session_start(): open(/var/cpanel/php/sessions/ea3/sess_8752bbfb7e0ff0a621534475495b986e, O_RDWR) failed: Permission denied (13) in /home/otoli2/public_html/lichenologue/format/commun.inc on line 5

Warning: session_start(): Cannot send session cache limiter - headers already sent (output started at /home/otoli2/public_html/lichenologue/format/commun.inc:5) in /home/otoli2/public_html/lichenologue/format/commun.inc on line 5
lichenologue.org : publikaĵoj de claude roux pri la likenoj
 

publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Pseudopyrenidium nova genro por inkludi Weddellomyces tartaricola (nelikeniĝinta fungo likenloĝa, Ascomycota) — Pseudopyrenidium un nouveau genre pour inclure Weddellomyces tartaricola (champignon lichénicole non lichénisé, Ascomycota).

Bull. Soc. linn. Provence, 61 : 129-140.

Navarro–Rosinés P., Zhurbenko M. P. kaj Roux C. (2010)

Esperanto, franca.

2010-12-08

Priskribo de nova genro, Pseudopyrenidium, por inkludi Weddellomyces tartaricola (= Verrucaria tartaricola), nelikeniĝintan fungon likenloĝan parazitan al pluraj grundoloĝaj Ochrolechia. Pseudopyrenidium supraĵe similas al Weddellomyces kaj al Pyrenidium pro hamatecio kaj askosporoj ĉefe triseptaj, sed diferencas de ambaŭ genroj pro malsimila ontogenio de la askosporoj. Pseudopyrenidium diferencas de Weddellomyces ankaŭ pro askujoj sen cefalotekoidaj platoj. Kvankam la plej multaj askosporoj de Pseudopyrenidium tartaricola havas tri aŭ kvar septojn, askosporoj kun pli da septoj ne estas maloftaj, kaj eĉ esceptokaze videblas sporoj kun kroma oblikva aŭ laŭlonga septo, do submurecaj sporoj ; la sporoj unue senkoloraj, poste grade bruniĝas kaj maturstadie estas malhele brunaj. En la septiĝo de la sporoj estiĝas unue la du ekstremaj septoj, nur poste la mezaj septoj. Ni proponas loki Pseudopyrenidium en la familion Adelococcaceae.
Ŝlosilvortoj : nelikeniĝinta fungo likenloĝa, Pseudopyrenidium, Pyrenidium, Weddellomyces, Ascomycota, taksonomio, Norda Ameriko, Azio.

726 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton


Warning: Unknown: open(/var/cpanel/php/sessions/ea3/sess_8752bbfb7e0ff0a621534475495b986e, O_RDWR) failed: Permission denied (13) in Unknown on line 0

Warning: Unknown: Failed to write session data (files). Please verify that the current setting of session.save_path is correct (/var/cpanel/php/sessions/ea3) in Unknown on line 0