La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).
2021-10-23
Resumo : Acarospora poumaratii Cl. Roux sp. nov. diferencas de A. germanica precipe pro apotecioj kun randaĵo nula aŭ maldika, himenio malpli alta, parafizoidoj pli dikaj kaj ekologio (malsupra mezmediteranea etaĝo). Clauzade k Roux (1981) atribuis ĝin al A. suzae var. tyroliensis.
Thelocarpella wirthii Cl. Roux sp. nov. diferencas de T. gordensis (la sole alia konata specio en la genro) precipe pro talo grandskvameta, pro askujoj pli grandaj, kun ĉirkaŭostiolaj pseŭdopapiloj notinde pli longaj ol la papiloj de T. gordensis, pro konidioj pli longaj kaj pro ekologio (surpetra – nekalkeja ĉe la subalpa etaĝo).
1,98 MB elŝuti la dokumenton