publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Lichens et champignons lichénicoles du parc national des Cévennes (France). 4 - Le massif de l’Aigoual.

Bull. Soc. linn. Provence, 58 : 103-125.

Roux C., Coste C., Bricaud O. et Masson D. (2007)

franca.

2007-10-01

Likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de la Nacia Naturparko de Cevenoj (Francio). 3 – La montaro Aigoual.
Studo de la likenaj flaŭro kaj vegetaĵaro de la montaro Aigoual en la Nacia Naturparko de Cevenoj, farita ĉefe en oktobro 2005, kaj analizo de la likenologia literaturo, ebligis inventarii 540 taksonojn (personaj observoj : 375), el kiuj 500 likenoj (personaj observoj : 346), 35 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj (personaj observoj : 29) kaj 5 nelikeniĝintaj fungoj nelikenloĝaj kutime traktataj de la likenologoj (neniu persona observo). Unuafoja mencio de 163 taksonoj en la montaro Aigoual, el kiuj 140 likenoj kaj 23 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj. El tiuj ĉi taksonoj, unu likeno [Acarospora discreta (Ach.) Arnold] kaj du nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj (Kalaallia reactiva Alstrup et D. Hawksw. kaj Stigmidium squamariae (de Lesd.) Cl. Roux et Triebel] estas unuafoje menciitaj en Francio, 7 likenoj [Caloplaca rubroaurantiaca de Lesd., Catolechia wahlenbergii (Ach.) Körb., Cladonia merochlorophaea Asahina var. novochlorophaea Sipman, Lecania inundata (Hepp ex Körb.) M. Mayrhofer, Lecanora handelii J. Steiner, Rhizocarpon atrovirellum (Nyl.) Zahlbr. kaj Thelidium aeneovinosum (Anzi) Arnold] kaj unu nelikeniĝinta fungo likenloĝa [Rhymbocarpus neglectus (Vain.) Diederich et Etayo] unuafoje en Centra Montaro, 12 likenoj kaj unu nelikeniĝinta fungo likenloĝa unuafoje en Cevenoj vs. Fine, likeno, Rhizoplaca clauzadeana ad. int., longtempe konfuzita kun Rhizoplaca peltata, estas nova specio priskribota. Mallonga analizo de 41 likenkunaĵoj petroloĝaj, grundo– kaj musko–loĝaj, ŝel– kaj ligno–loĝaj

764 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton