Listo de la likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de Francio

Tiu ĉi listo estas ekstrakto el Catalogue des lichens et champignons lichénicoles de France nun prilaborata far Roux kaj al. (40 kunlaborantoj). En atendo de la fino de tiu ĉi longedaŭra laboro, pluraj kolegoj kaj organizaĵoj petis min, ĉu eblas de nun havi liston de la likenoj de Francio kun iliaj precipaj sinonimoj. Mi do disponigas al la likenologoj, en la limo de la kopirajto (vidu poste), du provizorajn labordokumentojn :

Elŝuto

Eblas elŝuti la liston en la formato Microsoft Excel :

Listo de la likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de Francio (2,65 MB, 2012-01-29).

Rimarkoj

  1.  – Krom la taksonoj konataj en Francio (F) kuŝas en la listo ankaŭ tiuj ne certece konataj en Francio (NCF), tiuj malprave menciitaj en Francio (STF) kaj tiuj reserĉotaj en Francio (RF), kie ili probable ekzistas.
  2.  – Por ne perdi informojn pri taksonoj hodiaŭ rigardataj kiel senvaloraj, sed kiuj eble denove valoros morgaŭ (vidu la ekzemplon de Leptogium lichenoides kaj L. pulvinatum antaŭ ne longe akceptitaj kiel memstaraj specioj), ni uzis la nociojn de morfotipo, fikotipo, kemitipo kaj ekotipo, sen nomenklatura valoro.
  3. La signo "&" (ligaĵo de la vorto "et") ne estas uzata (same kiel la ligaĵoj æ, œ) en la aŭtornomoj de taksonoj.

Citado

Roux C., 2010. Liste des lichens et champignons lichénicoles non lichénisés de France. URL : http://lichenologue.org/en/

Kopirajto

© Claude Roux. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nur por persona uzo.